En nia virtuala ekskurso hodiaŭ ni haltos en Lalibela. La urbo situas je 2.600 metroj super marnivelo en la nordo de Etiopio, estas loko de pilgrimado por miloj da ortodoksaj kristanoj kaj havas unu el la plej famaj vidindaĵoj en la lando: la unikaj kaj belaj rokpreĝejoj, kiuj estis ĉizitaj profunde en la ruĝeta roko. La preĝejoj estas parto de la Monda Kultura Heredaĵo de Unesko kaj jam nomiĝis la oka mirindaĵo de la mondo.